FANDOM


Malbona Pomo estas esperantiĝita versio de Japana vokalojda kanto Bad Apple.

Lirikoj Edit

Eĉ se tempo pasas

nerimarkinde tiel,

La sufer' senfina

premegi min

profunde daŭras.

Se ci scius, kiu mi

tute ne perceptas,

Kiel min spirito

forlasas mia.

Eĉ se mi haltigi

la tempan pason povas,

Tiun ĉi riveron

ne pove fleksi simple

posten.

Kiu ĉirkaŭ mi, sin

ne forte komprenigas.

Dume mi fremdulojn

neniam ŝatas.

Vidas sonĝon ĵus?

Aŭ nenion vidas mi?

Sennecesa la parol',

pli percipa nur solec'.

Mi laciĝis de deprem',

kaj ĉi tie nun l' estad',

Bonan vivon certe

donos la senemociec'.

Se prononcas

tiun vorton elkoran

prave ci,

Ne degelas la glacio

de mia kor' per ĝi.

Se balanci povas mi,

rotacios ĉia rad'.

Sed volviĝas

en mallum', igas

nigra tuj l' estad'.

Ĉu ĉi tie la futur'

en la densa malesper'?

Mi 'stas en ĉi tia

mond' sen trankvilo

iam ajn.

Ĉu sufer' al mia korp'?

Ĉu malĝoj' al mia kor'?

Jam nenie la respond',

sole loĝas l' apati'.

Ne potenca mia sens',

tre laciĝis de total',

Kaj fremdulojn

ne kompreni

indeferenta nun.

Se komence fendas mi'

se ekpaŝas al sunlum'.

Vaporiĝas la malĝoj',

iĝas blanka tuj l' estad'

Eĉ se tempo pasas

nerimarkinde tiel'

La sufer' senfina

premegi min

profunde daŭras.